|
Article in other languages:
|
Vegetarismo estas maniero de homa nutrado. Vegetarano evitas manĝadon de viando. La plejmulto de vegetaranoj tamen manĝas produktojn de bestoj, ekzemple ovojn, laktoproduktojn aŭ mielon. Nur veganismo, specifa formo de vegetarismo, rifuzas konsumi bestoproduktojn ĝenerale.
Tipoj de vegetaranoj
Distingiloj sur nutraĵoj en Barato
Oni povas distingi kelkajn tipojn de vegetaranoj:
Argumentoj de vegetaranoj
HistorioVegetarismo estis kutima por Hinda subkontinento ekde eble la 2a jarmilo antaŭ Kristo – pro spiritaj kialoj kiel ahimso (senperforto) kaj por redukti malbonan karmon. Hinduismo predikas ke ĝi estas perfekta dieto por spirita evoluo, ankaŭ en Ĝajnismo, kiu havas inter ok kaj dek milionoj da kredantoj, ĉiuj ĝajnismanoj estas vegetaranoj. Budaismaj monakoj de la skolo "mahajana" ankaŭ historie praktikis vegetarismon. Multaj hindaj antikvaj tekstoj promocias vegetarismon. Laika literaturo de Tirukural anoncis pli ol 2000 jaroj antaŭe: “Sentemaj animoj kiuj forlasis pasion ne manĝos karnon lasitan de vivo. Kiel oni povas praktiki veran kompaton, se oni manĝas karnon de besto por grasigi sian propran karnon?”. Vegetaranoj en Eŭropo estis nomataj “pitagoranoj” pro filozofo Pitagoro kaj liaj sekvantoj, kiuj rifuzis viandon en la 6a jarcento antaŭ Kristo. Tiuj homoj praktikis vegetaran dieton pro por-sanaj kaj etikaj kialoj. Laŭ la romia poeto Ovido, Pitagoro diris: “Dum Homo daŭre restas senkompata detruanto de malpli altaj vivaj estaĵoj, neniam li konos sanon aŭ pacon. Tiom longe, kiom homoj masakras bestojn, ili mortigos unu la alian. Ja, tiu, kiu semas murdon kaj doloron, ne povas rikolti ĝojon kaj amon”. En la 1847a jaro la unua Vegetara Socio en Ramsgate [Ramsgejt], Anglio, konsentis ke “vegetarano” — de la latina vorto uegetus (“vive”) kaj simila al la angla vorto vegetable (“legomo”) — estas persono kiu rifuzas konsumi ajnan karnon. Adventistoj de la Sepa Tago kaj kredantoj de Rastafarianismo — religioj fondiĝintaj en la 19a kaj 20a jarcentoj — ankaŭ ofte estas vegetaranoj. Afrikaj hebreaj israelidoj manĝas nur laŭ la organika vegetara dieto, kiu ankaŭ ekskludas laktaĵojn. Sekvantoj de la Sikĥa religio estas dividitaj pri sia opinio pri ĉu ilia religio malaprobas manĝadon de viando aŭ ne. En okcidenta mondo populareco de vegetarismo stabile kreskis dum la 20a jarcento kiel rezulto de por-sanaj, etikaj kaj (pli antaŭnelonge) ekologiaj zorgoj. En Usono en la jaro 2000a de 2,5% ĝis 3% de loĝantaro diris ke ili neniam manĝas viandon, kio povas signifi ke ili estas vegetaranoj, kaj de 5% ĝis 6% diris ke ili ne manĝas viandon. Tio montras kreskon kompare kun la lasta jardeko kaj grandan kreskon de la 1950a jaro, kiam vegetarismo estis tre malofta, kvankam la po-persona viand-konsumo kreskis signife ekde tiam, ĉar la prezo de viando malkreskis pro bien-fabrikoj kaj la averaĝa enspezo kreskis. Citaĵoj
Famaj vegetaranoj
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de vegetaranoj
Vegetarismo en EsperantujoJam de la komenco de la esperanta movado partoprenadis en ĝi multaj vegetaranoj, ankaŭ grafo Lev Tolstoj, kiu donis fortan moralan subtenon al Esperanto, estis fervora vegetarano laŭ etikaj principoj. La „Fundamenta Krestomatio“ enhavas du impresajn artikolojn pri vegetarismo, el kiuj „La Hejmo de la Metiisto“ estas tre konata. Dum la Universala Kongreso (UK) en Dresdeno, je 16-a de aŭgusto 1908, laŭ iniciato de René Ladevèze el Agen (mortis en 1913), estis fondata Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj, kiu kelkajn jarojn poste plisimpligis sian nomon al Vegetara Ligo Esperantista (VLE). Tolstoj, per speciala skriba konfirmo, akceptis ĝian honoran prezidantecon. Administranto kaj animo de VLE estis Ladevèze, tiutempe en Hamburgo. La ligo eldonis flugfoliojn en Esperanto pri vegetarismo kaj en tri naciaj lingvoj pri Esperanto. Oskar Bünemann en julio 1914 ekeldonis modestan dumonatan bultenon „Vegetarano“ kiel ligilon inter la membroj kaj propagandilon inter esperantistoj por vegetarismo, inter vegetaranoj por Esperanto. Tiutempe Rudolf Rajczy en Budapeŝto estis kasisto kaj J. A. Gill en Tunbridge, Anglio, sekretario de la ligo. Jam dum la 4-a Internacia Vegetarana Kongreso en Hago, 1910, Esperanto ludis gravan rolon. Kelkaj parolis esperante, inter aliaj Gill (La du verdaj aferoj) kaj s-ino Van der Vet-Dirksen (Kio devas aparteni al la tuta homaro). Pro la unua mondmilito la redaktanto en Milano devis transdoni en majo 1915 sian laboron al f-ino Maria van Rees en Utreĥto, kiu kondukis la aferojn ĝis fino de 1916. Tiam la ligo ĉesis funkcii. En 1920, dum la UK en Hago, vegetarismo ludis gravan rolon, multaj el la kongresanoj, inter aliaj ges-roj J.R.G kaj Julia C. Isbrücker, sidis ĉe la vegetara sekcio de la tablo. VLE havis fakkunsidon kaj decidis la pluan eldonon de la bulteno. Post cirkulero dissendita antaŭ la kongreso, aperis en oktobro 1920 sub redaktado de Bünemann, kun gvida artikolo de la liga prezidento, J. W. Sevenhuijsen (mortis 10-an de februaro 1923), la unua postmilita numero de la „Vegetarano“. La enhavo rilatas ne nur al vegetarismo, sed al la tuta vivreformo kaj al la radikala pacifismo. De 1927 ĝis 1932 la gazeto samtempe estis oficiala organo de la ne-esperantista asocio Internacia Vegetara Unio, kiu ĉesigis tiun aranĝon pro financaj motivoj. De oktobro 1921 ĝis fino de 1926 ĝi enhavis specialan fakon „Movado por ĉasta vivo“, sub. red. de Daniel Roskes, Hago. Dum 1926 la bulteno aperis en la kadro de la revuo „Libero“ presita en Sofio, Bulgarujo, sed tiu aranĝo ne estis kontentiga. La administradon de la ligo kaj ĝia organo poste prizorgis Ion Ionescu Kapatzana, en Bukareŝto, Rumanujo, kaj lin helpis landaj sekretarioj. Kelkaj el ili kiel s-inoj Noll, Dresen, Royer, Blaise kaj Roskes-Dirksen ktp., jam de multaj jaroj laboradas por VLE, kies celoj estas: disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj, antaŭenpuŝi la internacie solidarecan vegetaran movadon. 2004Esperanto havis spacon apud la oficialaj lingvoj (la portugala, la hispana kaj la angla) dum la 36-a Monda Vegetarana Kongreso, okazinta en Novembro 2004 en la urbo Florianópolis (ŝtato Sankta Katarina), Brazilo, organizata de Internacia Vegetarana Unuiĝo kaj Brazila Vegetarana Societo. Estis invitataj esperantistoj, vegetaranoj aŭ ne, por disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento. Lingva notoFojfoje oni vidas "vegetaranismo" anstataŭ "vegetarismo", pro nacilingva influo (ekzemple, angla "vegetarianism" kaj hispana "vegetarianismo"). La -an- estas nenecesa. Krome "vegetarismo" ege pli oftas en vortaroj kaj uzado. Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Questions for article: |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.