|
Article in other languages:
|
NES (Nintendo Entertainment System) ludkonzolo far firmao Nintendo. La 8-bita konzolo estas daŭrigo de Famicom kaj havis pli komputilan aspekton. NES estis prezentita en 1985, sed vasta vendo estis lanĉita en februaro de 1986. Ekzistis du variantoj de komplektado. La unua (249 $) havis R.O.B. (Robotic Operating Buddy) - robotoaspekta ludkontrolilo, uzata en ludoj, du ordinarajn ludkontrolilojn, ludan lumpistolon Zapper kaj ludojn Gyromite (por R.O.B.), Duck Hunt kaj Super Mario Bros. La dua kostis 199 $ kaj havis nur ludkontrolilojn kaj Super Mario Bros. Interalie dank'al NES stirkruceto ĉe ludkontroliloj iĝis defakta normo por ĉiuj konzoloj. Post krizo de 1983 j vendado estis komplika kaj Nintendo eĉ promesis al vendistoj aĉeti ĉiujn nevenditajn konzolojn. Tamen ĉiuj timoj estis vanaj - dum jaro estis venditaj 20 milionoj konzolo, dekoble plimulte ol ĉuj konzoloj sume. Krom aparatoj Nintendo fabrikis ludkartoĉojn, sed en 1988 j, pro manko de ĉipoj, permesis la produktadon al aliaj firmaoj. Pro premo de 16-bitaj konzoloj (ekz TurboGrafx-16 aŭ Sega Megadrive) Nintendo ekproduktis novan konzolon Super NES. Sume en mondo estis venditaj proksimume 65 milionoj da konzoloj NES far Nintendo kaj proksimume 500 milionoj. Oni opinias, ke NES estas plej pupulara ludkonzolo en historio de komputilaj ludoj. Krom originalaj konzoloj oni produktis amasegon de klonoj ekz Dendy, Kenga, Bitman. Teknika priskribo de NES
Questions for article: schematic rf switch snes, arquitetura mos 6502, bitsystem dismac pdf, centros autorizados de reparación de nintendo, date et prix pour lamerique de la nintendo wii, ebay hvc-006, nes プログラム 6502, nes rf-switch, nintendo entertainment system, pdf nintendo entertainment system schematic -ebay, schematic rf switch snes |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.