Germana Imperiestra Regno

Article in other languages:

Germana Regno
(Germana Imperiestra Regno)
Deutsches Reich
(Deutsches Kaiserreich)
18711918
Flag of the German Empire.svg
flago
Wappen Deutsches Reich - Reichsadler.png
blazono
Geografio
Deutsches Reich1.png
Ĉefurbo:
Berlino
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
42 milionoj (1880)
65 milionoj (1910)
Nacia konsisto:
germanoj;
naciaj minoritatoj (poloj, ĉeĥoj, soraboj, kaŝuboj, litovoj, danoj, francoj): 3 milionoj (1880)
germana
protestantismo, romkatolikismo
Ŝtat-strukturo
1 marko = 100 pfenigoj
Estiĝo:
1871: Prusio kaj ties aliancanoj kunfandiĝas al la Germana Regno
Pereo:
Novembra Revolucio 1918: La Germana Regno iĝas respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Nordgermana Federacio Nordgermana Federacio
Bavario Bavario
reĝlando Virtembergo reĝlando Virtembergo
grandduklando Badeno grandduklando Badeno
grandduklando Hesio grandduklando Hesio
Postsekvaj ŝtatoj:
Vajmara Respubliko Vajmara Respubliko
Libera Urbo Dancigo Libera Urbo Dancigo
Pollando Pollando

La Germana Imperiestra Regno (germane: Deutsches Kaiserreich, neoficiala nomo) ekzistis de 1871 ĝis 1918, kiam abdikis imperiestro Vilhelmo la 2-a. La ŝtato mem plu ekzistis, sub la sama oficiala nomo Germana Regno (Deutsches Reich), kiel Vajmara Respubliko. Pro la Francia-Prusia Milito en 1870, la sudgermanaj princoj aliĝis al la Nordgermana Federacio, kiu ŝanĝis sian nomon al Germana Regno kaj ricevis novan konstitucion en 1871. Plej alta organo estis la Federacia Konsilio de la ŝtatoj kaj urboj, kies prezidanto estis la prusa reĝo, samtempe Germana Imperiestro. Tiu imperiestro nomumis regnan kancelieron, la estron de la ĉiutaga politiko. Sed ekzistis krome parlamento (Reichstag), kiu estis elektita laŭ ĝenerala balotrajto (por viroj).

La Regno estis federacio de 25 ŝtatoj (inkluzive de tri liberaj urboj, ekskluzive de la Regna Lando Alzaco-Loreno).

Fine de la unua mondmilito, la 9-an de novembro 1918, la germana imperiestro devis abdiki. Germanio fariĝis respubliko.

Germanaj Imperiestroj

La Germana Imperiestroj estis samtempe reĝoj de Prusio; ĉiuj el la dinastio Hohencolernoj.

Questions for article:

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.