Ciganoj

Article in other languages:

Ciganoj
Khamoro Roma Festival 2007 Prague.jpg
Khamoro Roma Festival Prago 2007
Roma flag.svg
Flago de ciganoj
Suma populacio

15 milionoj aŭ pli

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago-de-Barato.svg Barato 5,794,000
Flago-de-Turkio.svg Turkio Disputita:
300,000 - 5,000,000
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio Disputita:
535,250
(oficiala censo)
Aliaj taksoj:
700,000–2,500,000
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 600,000 to 800,000
aŭ 1,500,000
Flago-de-Francio.svg Francio 500,000 (oficiala takso)
ĝis 1,200,000-1,300,000
Flago-de-Usono.svg Usono 1,000,000 (taksoj de ciganaj organizoj)
Flago-de-Hungario.svg Hungario Disputita: 205,720 (oficiala censo);
Aliaj taksoj:
450,000-1,000,000
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 678,000–900,000
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario Disputita: 370,908 (oficiala censo) ĝis 700,000–800,000
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio Disputita: 92,500 aŭ 550,000
Flago-de-Serbio.svg Serbio Disputita: 108,193 (oficiala censo)
500,000 taksita (540,000 inkl. Kosovo)
Flago-de-Rusio.svg Rusio 183,000 (oficiala censo 2002)
Flago-de-Grekio.svg Grekio Disputita: 200,000
aŭ 300,000–350,000
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 48,000 (oficiala censo 2002)
Flago-de-Argentino.svg Argentino 300,000
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio Disputita: 11,746
aŭ 220,000 ĝis 300,000
Flago-de-Makedonio.svg Makedonio Disputita: 53,879
ĝis 260,000
Flago-de-Germanio.svg Germanio 110,000–130,000
Flago-de-Albanio.svg Albanio Disputita: 1,300 ĝis 120,000
Flago-de-Irano.svg Irano 110,000
Flago-de-Italio.svg Italio 90,000–110,000
Flago-de-Kanado.svg Kanado 80,000
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio 79,000
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio 40,000
Flago-de-Pollando.svg Pollando 15,000 ĝis 50,000
Lingvo(j)
cigana lingvo, lingvoj de konkretaj regionoj
Religio
Romanipen, kombinita kun asimilo el lokaj religioj

Ciganoj estas komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo: romaoj, sintioj kaj kaleoj. La ciganoj venis origine el Hindio (Barato). Tradicie ili estis nomadoj, sed nuntempe ili jam fiksloĝas, precipe en Eŭropo kaj Ameriko.

Eŭropanoj en la mezepoko opiniis, ke ciganoj venis el Egiptio (la greka nomo tsiganos, la angla gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero IndusoSindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn. La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata. Tamen en la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano", tial la vorton ne eblas forigi.

Ciganoj parolis dialektojn de cigana lingvo, sed, dum la malnomadiĝo, plurlande pasis al cigana ĵargono aŭ parolis nur la landan lingvon.

La ciganoj en la orienta Eŭropo nomas sin roma (romaoj), en la ĝermanaj landoj sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj kalé (kaleoj).

Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis sian identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Ili estas muzikemaj kaj amas fabelojn.

La naziismo provis ekstermi ciganojn. Multaj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj ciganoj mortis en naziaj ekstermejoj. La nazian ekstermon ciganoj titolis Porajmos.

En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkaj prezentaĵoj, leĝas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Fizike ili estas nigr-haŭtaj. La dua estas la romaoj kiuj venis el orienta eŭropo en 20-a jarcento post Dua mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro ceremoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj. Brazilaj romaoj neis al kaleoj nomon "ciganon" kaj ne agnoskas al ili apartenon al sia komunumo.

En 1998 ciganaj naciistoj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton Ciganio.

Ankaŭ la termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.

Trafan priskribon de ciganoj donas Marjorie Boulton en sia lernolibro "Faktoj kaj fantazioj"

Enhavo

Ciganaj muziko-ĝenroj

Ciganoj en aligentaj kulturoj

Ni menciu almenaŭ kelkajn verkojn, en kiuj rolas ciganoj:

Literaturo

Muziko

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo [Ciganoj kaj hispanaj dancoj]
  • J. Strauss: "Cigana barono"
  • Georges Bizet kaj Prosper Mérimée: Carmen
  • F. Lehár: "Cigana amo"
  • E. Kalmán: "Cigana muzikestro"
  • A. Dvořák: "Ciganaj melodioj"
  • B. M. Ravel: "Cigano"

Filmo

  • Fanfano la Tulipo

Scienco

  • August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995
Migrado de la ciganoj en Eŭropo
Kvoto de la ciganoj je la loĝantoj de eŭropaj landoj

Eksteraj ligoj

Rilataj temoj

Questions for article:

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.